Mesehabországban az a legcsodálatosabb, hogy magad építheted, magad szépítheted! Habocska, az ötéves óvodás kislány felemelte karját, mintha csak vonatsorompó lenne, aztán leengedte. Odább megint felemelte és megint leengedte. Kanyarított aztán egy várárkot, s máris ott úszkált Habkirály hófehér habpalotája az orra előtt… Aztán arra is volt gondja, hogy a palota gyomrából kikanalazzon egy kevéske habot, hadd jusson hely Habkirálynak és alattvalóinak…
A mesében habfilkók és koszfilkók hadakoznak egymással.
Mit kezdjenek az ártatlan házipókkal, a veszedelmes szúnyoggal, a betévedt verébbel, a tátogó tüskés pikóval? Mit a gyanús vörös pettyekkel? S mit a habfilkók és koszfilkók önhittségével, az utánozó majomkodással, a szerelmi bánattal vagy épp a tévébetegséggel? S akkor még nem is beszéltünk arról, hogy milyen is az az iskola, ahova Habocska készül…
Részlet a könyvből:
„Imagu! Ŝaŭmeto estas bela kvinjara knabineto, sed ŝi ne ĉiam estis kvin jara, ne ĉiam estis bela, kaj ne ĉiam ŝi nomiĝis Ŝaŭmeto. Nur ekde tiam oni ŝin nomas tiel, kiam foje ŝia patrino terure koleriĝis. Ĉu vi scias, kial ŝi koleriĝis? Ĉar Ŝaŭmeto – kiu ankoraŭ nomiĝis ne Ŝaŭmeto – malpuriĝis de la plandoj ĝis la verto. Ŝi fariĝis kotkovrita, ŝlima, malpura, sordida. Se vi interesiĝas pri la detaloj, do sciu, ke ŝia verto malpuriĝis pro tio, ĉar ŝi provis stari surkape en freŝa printempa herbejo; ŝiaj vestoj pro tio, ĉar ŝi ne sukcesis fari tion; kaj ŝiaj plandoj pro tio, ĉar ŝi volis eksenti, ekĝui la agrablan molecon de la freŝaj, bonodoraj herboj, kaj tiun de la varmeta tero. Eĉ ŝiaj vangoj fariĝis malpuraj, ĉar ŝi jam ekde sia konsciiĝo tre ŝatis marmeladan buterpanon, do antaŭ ol stari surkape, kaj antaŭ ol demeti la ŝuojn kaj ŝtrumpetojn, ŝi diris al sia patrino:
– Bonvolu doni marmeladan buterpanon!
Patrino zorgeme ĉirkaŭrigardis por diveni, kiajn petolaĵojn povus fari ŝia filino en la ĝardeno, dum la marmelada buterpano prepariĝos en la kuirejo. Sed plenkreskuloj neniam havas tiom da fantazio, kiom infanoj, do la patrino de Ŝaŭmeto – kvankam ne tute sen maltrankvilo – rapidis en la kuirejon por produkti marmeladan buterpanon. Kiam ŝi revenis, Ŝaŭmeto jam aspektis, kiel aprido, kiu ĵus finis kotbaniĝon, kaj ŝi gaje etendis la manon por preni la ŝatatan manĝaĵon.”